Gramática castellana
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gramática castellana[1][2] (En Esperanto: Kastilia gramatiko), originala titolo en la latina: Grammatica Antonii Nebrissensis, estas gramatiko de la hispana lingvo skribita de Antonio de Nebrija kaj publikigita en 1492.[3] Ĝi estis la unua verko dediĉita al studado de la hispana lingvo kaj siaj reguloj. Antaŭe, oni nur publikigis verkojn pri la latina lingvo, kiel tiu de "Lorenzo Valla" : "Tratado sobre gramática latina" (Traktato pri la latina gramatiko") en 1471. Tamen, la Grammatica de Nebrija estas la unua presita libro kiu studas la regulojn de ajna latinida lingvo.[4]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/90/Antonio_de_Nebrija_Introductiones_latinae_1550.jpg/220px-Antonio_de_Nebrija_Introductiones_latinae_1550.jpg)