From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo de Riĉmondo, angle Earl of Richmond, estis hereda brita nobela titolo, nomata laŭ la urbo Richmond (North Yorkshire) en Yorkshire. La titolo ofte estis ligita al la duko de Bretonio. Post 1399 la dukoj de Bretonio plu uzis la titolon pretende, kvankam ne pli rekonitaj de Anglio.
Grafo de Richmond | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
nobela rango | ||
Apero | 1071 vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉo de | peerage of England vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La titolo estis donita 11 fojojn. Tiu kiu ricevas la titolon de la reĝo, estas "1-a grafo de Richmond", liaj heredantoj poste estas "la 2-a", "la 3-a" ktp. Se la titolhavanto mortas sen heredantoj, la titolo reiras al la reĝo, kiu povas denove doni ĝin al alia ricevanto. La numerado tiam rekomenciĝas kun "la 1-a", laŭ la kutimo por britaj nobelaj titoloj. Entute do ekzistis sinsekve 11 personoj kun la titolo "1-a grafo de Richmond".
Pli poste la titolo estis rangaltigita al duko de Richmond.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.