From Wikipedia, the free encyclopedia
La reglando kaj pli malfrua graflando Zutphen evoluis el la fortikaĵo Zutphen ĉe la enbuŝiĝo de la rivereto Berkel en la riveron IJssel en la nuna nederlanda provinco Gelderlando. Ĝi ekestis kiel memstara graflando en 1046 kaj ampleksis la nordan parton de la distrikto Hamalando. Ekde 1127 la graflando estis en persona unio kun graflando (poste duklando) Geldern. En 1814 ĝi estis plene integrita en la provincon Gelderlando.
Ĉar la graflando ampleksis similan regionon kiel la pejzaĝo Achterhoek, oni nun uzas ambaŭ terminojn Achterhoek kaj De Graafschap [la graflando] samsignife malgraŭ la malsama fono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.