vilaĝo en Slovenio From Wikipedia, the free encyclopedia
Grad, hungare Felsőlendva, germane Oberlindau estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en statistika regiono Pomurska. La historia slovena nomo estis Gornja Lendava.
Grad | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 620 (2020) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 48′ N, 16° 6′ O (mapo)46.797716.098356 [+] | ||
Alto | 343,6 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Grad, Grad [+] | |||
Administre apartenas al Grad la jenaj 6 vilaĝoj: Dolnji Slaveči, Kovačevci, Kruplivnik, Motovilci, Radovci, Vidonci.
La vilaĝo situas de Murska Sobota 20 km-ojn for.
Béla la 3-a donacis la lokon al abatejo de Szombathely en 1183. Iom poste templanoj konstruis fortikaĵon, kiu pligrandiĝis en 1208. Inter 1269-1275 la posedanto estis Přemysl Otakar la 2-a. La turkoj kelkfoje okupis la fortikaĵon. Felsőlendva estis kampurbo en la 19-a jarcento. En 1910 loĝis tie 1025 da homoj (slovenoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 2002 loĝis tie 2001 slovenoj kaj unu hungaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.