Gotika modo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gotika modo arigas ĉiajn aspektajn elementojn kiuj korespondas al la gotika nocio de estetiko.
En la gotika movado, ies eksteraĵo implicas ties apartenon al la subgrunda movado, kiu taksas rafinecon kaj elegantecon kiel gravan. La senĉesa evoluado de la gotika movado regule nutras la gotikan modon, superante la efemeran fenomenon de modo por distingigi certan nombron de longdaŭraj apartaĵoj. Malgraŭ tio, ĝi ellasas, ene de siaj limoj konstante movantaj, grandan liberecon al propra kreiveco.
Gotika modo esprimiĝas en sia plena pompo okaze de precizaj kaj regulaj renkontiĝoj kiel en kluboj, koncertoj aŭ festivaloj. Kiam gotikulo ne estas akompanata de samideanoj, ŝi aŭ li adoptas sobran vestmanieron (nigra vestkoloro restas tamen egala) ornamita de raraj kromobjektoj (pendaĵo, gantoj el bunto, ktp...)
La nomo mem de tiu estetika kodaro estas pridiskutata. Efektive, pluraj gotikuloj malŝatas la nocion de «modo», kiu povas implici mallongdaŭrecon, kaj ke ĝi estu populara kaj ordinara furoro sen ia profundeco. Nu, gotika modo ja ne estas malkunigota de la protea movado kiu ĝin naskis kaj atribuis al ĝi sian simbolecon kaj signifoplenecon.