Golfo de Papuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Golfo de Papuo | ||
---|---|---|
golfeto [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 8° 1′ 1″ S, 144° 46′ 41″ O (mapo)-8.0169144.77804 | |
Golfo de Papuo | ||
La Golfo de Papuo (angle Gulf of Papua) estas en la suda marborda regiono de Nov-Gvineo. Ĝi havas totalan surfacan areon de 70 400 km². Ĝi estas golfo en la Korala maro, siavice de Pacifika Oceano.
Kelkaj el plej grandaj riveroj de Nov-Gvineo, kiel Fly River, Turama, Kikori, Purari kaj Wawoi fluas en la golfon, kio faras ĝin granda delto. Dum la okcidenta marbordo estas karakterizita per marĉaj tajdaj akvejoj, la orienta areo kiu finas ĉe Kabo Possession estas ebena kaj sableca.
Komunumoj kiuj loĝas ĉe la Papua Golfo ĉefe vivas kaj en vilaĝoj marbordaj kaj en marbordaj mangrovejoj, same kiel en la kernaj regionaj centroj (Kikori, Baimuru, Ihu, Kerema kaj Malalaua). Tiuj duon-urbaj centroj estas kie sanservoj estas, same kiel la lernejoj kaj grandaj vendejoj. La provinca registaro de la Golfa Provinco, kiu administracias la kernon de la Papua Golfo, estas en Kerema. Kiel rezulto de la servoj disponeblaj en tiuj centroj ili estas komponitaj de mikso de etnaj grupoj de la Papua Golfo.