Argentina From Wikipedia, the free encyclopedia
La Golfo Sankta Georgo (hispane golfo de San Jorge) estas ampleksa marborda duoncirkla golfo ĉe la Atlantiko en Argentino, ĉe Patagonio antaŭ la Argentina Maro. Administre, la marbordo kaj ties akvoj apartenas al la provincoj Ĉubutio kaj Santa Cruz.
La Golfo Sankta Georgo limas norde kun la kabo Dos Bahías (44° 55′ 0″ S 65° 31′ 0″ U (mapo)) kaj sude kun la kabo Tres Puntas (47° 06′ 0″ S 65° 51′ 0″ U (mapo)). Ĝi estas 148 km longa kaj 244 km larĝa. Ĝi havas profundojn inter 73 kaj 101 metroj.
Ties norda marbordo estas klifa kaj havas kelkajn strandetojn (Leones, San Roque, Horno, Inglesa, Córdova, Malaspina, Visser, Olivares, Olivia); golfetojn (Bustamante, Solano) kaj protektitajn havenetojn, for el ventoj sudorientaj. Ties centra kaj suda marbordoj alternas kelkajn strandojn kaj altajn klifojn.
Preskaŭ en la centro de la golfo troviĝas la plej grava urbo de la golfo, nome Comodoro Rivadavia, havenurbo por transporto kaj fiŝkaptado. Ĝi estas la tria marborda urbo de Argentino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.