parko en Kalifornio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Golden-Gate-Parko ("Ora-Pordego-Parko"; angle Golden Gate Park) en San-Francisko estas inter la plej grandaj enurbaj parkoj de la mondo. Ĝi ampleksas areon de 4,1 kvadrataj kilometroj (longas 5 kilometrojn kaj larĝas 800 metrojn) kaj sekve eĉ pli grandas ol la Centra Parko de Novjorko.
Golden-Gate-Parko | ||
---|---|---|
urba parko, vidindaĵo [+] | ||
Lando | Usono | |
Federacia ŝtato | Kalifornio | |
Situo | San-Francisko | |
- koordinatoj | 37° 46′ 11″ N, 122° 28′ 37″ U (mapo)37.769722222222-122.47694444444 [+] | |
Akvokolektejo | 4,12 km² (412 ha) [+] | |
Areo | 4,12 km² (412 ha) [+] | |
Golden-Gate-Parko | ||
Vikimedia Komunejo: Golden Gate Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La rektangula urba parko dum la 1860-aj jaroj estis konceptita de la ĝardena arkitekto William Hammond Hall. Ĝi konstruiĝis dum la 1870-aj jaroj sur teritorio, kiun oni konsideris netaŭga por la konstruo de loĝdomoj. En la parko situas pluraj el la urbaj vidindaĵoj, kiel la muzeo "de Young", la "Konservatorio de Floroj", vitrodomo konstruita en la stilo de la viktorina epoko, fama japana te-ĝardeno kaj la Kalifornia Akademio de Scienco. Makato Hagiwara, japana ĝardenisto, kiu inter la jaroj 1895 ĝis 1942 estis la oficiala respondeculo pri la te-ĝardeno, laŭdire estis la inventinto de la fortuno-biskvitoj, kiujn oni en aziaj restoracioj servas postmanĝe kaj kiuj enhavas papereton kun bonŝancigaj etaj aŭguroj. Krom la grandega nombro de plantoj kaj pejzaĝaj impresoj de la parkoj ankaŭ ekzistas multaj eblecoj sporti en la parko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.