From Wikipedia, the free encyclopedia
La Godlevska pipio, Anthus godlewskii, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Mongolio kaj najbaraj areoj. Ĝi estas longdistanca migranta specio kiu moviĝas al malfermaj malaltaj teroj de suda Azio. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.
Godlevska pipio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Godlevska pipio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anthus godlewskii (Taczanowski, 1876) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu estas granda pipio, sed ĝi estas nedistingeblaspekta specio surgrunde, ĉefe bruna supre kun nigreca makuleco kaj strieco kaj pala sube kun brusta malhela strieco kaj flankoj kun bruneca nuanco. La kruroj estas roz- al oranĝecaj. Ĝi estas tre simila al la Granda pipio, sed ĝi estas iom pli malgranda, kun pli mallongaj kruroj kaj pli mallonga malhela beko. Ties flugo estas forta kaj rekta, kaj elsendas karakteran alvokon "pŝii", pli altatone ol la Granda pipio.
En suda Azio, en vintro oni atentu por distingi tiun specion el aliaj grandaj pipioj kuj vintras aŭ estas loĝantaj birdoj en la areo, inklude la Granda pipio. Tiu specio estas insektovora.
Tiu birdo ricevas nomon en kelkaj lingvoj, kia la angla, laŭ la angla zoologo Edward Blyth.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.