Gnuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gnuoj (Connochaetes) estas afrotropisa genro de gregemaj antilopoj, el la familio de bovedoj kaj la subfamilio de alcelafenoj. Oni dividas ilin inter du specioj:
- La ordinara aŭ blua gnuo (Connochaetes taurinus), kiu konsistigas grandegajn gregojn.
- La blankvosta aŭ nigra gnuo, iomete pli malgranda kaj multe malpli abunda (Connochaetes gnou), kiu estis preskaŭ neniigita antaŭ kelkaj jaroj pro troa ĉasado.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Gnuo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blua gnuo, Connochaetes taurinus | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||
Connochaetes gnou | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
La Blua Gnuo estas granda antilopo el la genro Connochaetes, kiu kreskas ĝis 1m40 ŝultre kaj atingas pezon de 270 kilogramoj. Ĝi vivas en la grandaj ebenaĵoj, savanoj kaj sekaj arbaroj el Suda kaj Orienta Afriko, kaj se ĝi evitos tro proksimajn renkontiĝojn kun rabobestoj, ĝi povas vivi pli ol 20 jarojn, nutrante sin per herbo. La virbesto estas teritoriema, kaj protektas sian teritorion. La plej granda aro, konsistanta el pli ol miliono da bestoj, troviĝas en Serengetio