Gloria Estefan
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gloria María Milagrosa Fajardo García Estefan (n. la 1-an de septembro 1957 en Havano, Kubo) estas kuba kantistino, komponistino kaj aktorino.
Gloria Estefan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gloria María Milagrosa Fajardo García |
Aliaj nomoj | Gloria Estefan |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1957 (1957-09-01) (66-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | hispana • angla |
Loĝloko | Usono |
Ŝtataneco | Kubo Usono |
Alma mater | Universitato de Miami - psikologio (–1979) Our Lady of Lourdes Academy (en) St. Michael the Archangel Catholic Church (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Emilio Estefan (1978–) |
Infano | Emily Estefan (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro diskografa artisto filmaktoro televida aktoro filmreĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.gloriaestefan.com/ |
Konata kiel la Patrino de la Latinamerika Popmuziko ankaŭ kiel la Latinamerika Madonna ĉar ŝi estas la latinamerika kantistino kiu enmodigis la popmuzikon en tuta Latinameriko kune kun Shakira kiu estas la nun "Reĝino de la Latinamerika Popmuziko".
Apenaŭ 16-monata aĝe, ŝia familio devis foriri la Kubon pro politikaj kialoj, ekloĝinte en Miami. Tiutempe ŝia patro estis la korpogardisto de la edzino de la kuba diktatoro Fulgencio Batista.
Post kelkaj jaroj en Miami, la familio translokiĝis al la usona ŝtato Teksaso, kie la patro de Gloria estis sendata de la armeo de Usono, al kiu li aliĝis enirinte en la landon.