From Wikipedia, the free encyclopedia
Globa fulmo (kuglofulmo) estas meteorologia fenomeno, kiu aperas en formo de moviĝanta, lumanta globo kun diametro de kelkaj centimetroj.
Ĝi aperas malofte proksime al la tera surfaco dum fulmotondro kaj povas havi ruĝan, oranĝan aŭ flavan koloron. Ĝin akompanas ofte siblanta sono kaj karakteriza odoro. Ĝi estas videbla nur dum kelkaj sekundoj kaj abrupte malaperas, mallaŭte aŭ eksplodsimile.
La globa fulmo povas kaŭzi fajron kaj degeli objektojn. En 2006, israelaj sciencistoj sukcesis ĝin produkti en laboratorio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.