Glitŝtonludo
vintra sporto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Glitŝtonludo aŭ kurlingo (angle curling) estas fako de vintra sporto simila al globludo (france boule aŭ itale boccia), sed ludata per glitado de pezaj ŝtonoj sur glacio. En la sporto gravas pleja precizeco. La ŝtonoj havas diametron de 28 cm, pezas 19,90-19,96 kg, estas ekipitaj per plasta tenilo kaj estas faritaj el granito (alia nomo de la ŝtono estas nifo). Antaŭe la granito ofte devenis el la minejo de la skotlanda insulo Ailsa Craig. Bonkvalita ŝtono povas kosti ĉirkaŭ 250 eŭrojn.
Glitŝtonludo | |
---|---|
speco de sporto | |
vintra sporto • teama sporto • ice sport • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
La ludanto povas kurbigi la iradon de la ŝtonon turnante ĝin je la komenco de la ĵeto, kaj ĝian vojon povas influi la aliaj ludantoj kiuj frotas la glacion per balailoj antaŭ la iranta ŝtono. Necesas teama agado kaj strategio por elekti idealan vojon kaj lokigon, kaj la ludanto lerte provas atingi la celatan rezulton de la ŝtonĵeto. Tial, ŝtonludo kromnomiĝas "ŝako sur glacio" kaj "skota Tetris[1]."