From Wikipedia, the free encyclopedia
La Glavodenta baleno (Mesoplodon traversii) estas tre malmulte konata kaj la plej rara specio de Bekobalenoj. Ĝi estis dekomence nomita el parta makzelo trovita en Pitt-insulo, Novzelando, en 1872; registrita kaj ilustraciita en 1873 fare de James Hector, kaj priskribita la venontan jaron fare de John Edward Gray, kiu nomis ĝin honore de Henry Hammersley Travers, nome la kolektisto.[1][2] Tiu estis finfine kunigita kun la zondenta baleno, starte tiom frue kiom en artikolo de 1878 de Hector, kiu neniam konsideris la specimenon kiel specie distinga.[3] Kranikovrilo trovita en la 1950-aj jaroj en la insulo Whakaari aŭ Blanka, ankaŭ en Novzelando, dekomence restis nepriskribita, sed ĝi estis poste konsiderita el ginkodenta baleno.[4]
Glavodenta baleno | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
En 1986, damaĝita kranikovrilo estis trovita surstrande en la insulo Robinson Crusoe, Ĉilio, kaj estis priskribita kiel nova specio, Mesoplodon bahamondi aŭ Bahamondea bekobaleno.[5]
En Decembro 2010, du specimenoj, nome ino kaj ido, estis trovitaj surstrande en Opape Beach, Bay of Plenty, Novzelando. Ili estis origine identigitaj kiel de Greja bekobaleno, sed posta genetika analizo montris, ke ili estas la unuaj kompletaj specimenoj de Glavodenta baleno.[6] Post tiu trovaĵo, informo priskribanta la glavodentan balenon kaj analizo de ilia DNA poste aperis en la numero de la 6a de Novembro 2012 de la gazeto Current Biology.[7][8]
La rezultoj de sekvenco de DNA kaj morfologiaj komparoj montris, ke la tri trovitaĵoj estas el sama specio, kiu estu tiele pli taŭge konata kiel M. traversii.[9] La ekstera aspekto estis priskribita nur en 2012, kaj ĝi estas plej verŝajne la plej malmulte konata granda specio de mamulo de la modernaj tempoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.