Glastonbury
urbeto en Anglio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Glastonbury estas malgranda urbo en Somerset, Anglio, fama pro legendoj, abatejo, pintmonteto Glastonbury Tor kaj muzika festivalo.
Rapidaj faktoj urbeto, civila paroĥo • urbeto • bazarurbo ...
Glastonbury | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
civila paroĥo • urbeto • bazarurbo | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Britio | ||
Lando | Anglio | ||
Regiono | Sudokcidenta | ||
Graflando | Somerset | ||
Distrikto | Mendip | ||
Poŝtkodo | BA6 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 932 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 9′ N, 2° 43′ U (mapo)51.1485-2.714 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Glastonbury [+] | |||
Fermi
Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 8 932 loĝantoj. Ĝi estas grava pilgrim- kaj turist-celo, kaj ankaŭ la ejo de ĉiujara festivalo de nuntempa muziko. Dum la mezepoko, la prospero de la urbo multparte dependis de la Abatejo Glastonbury.
Sur la pintmonteto (Gastonbury Tor) troviĝas la ruinita turo de la antaŭa preĝejo de Sankta Mikaelo. Sub la pintmonteto troviĝas sankta puto kiu neniam sekiĝas.
Proksime al Glastonbury situas la restaĵoj de Glastonbury Lagvilaĝo, ferepoka grupo de domoj trovita en 1892.
Glastonbury ludas gravan rolon en la romano A Glastonbury Romance de John Cowper Powys.