From Wikipedia, the free encyclopedia
Giĉe Manitu (ankaŭ Giĉi Manitu, Giĉe Manito, Kiĝe Manito aŭ Granda Manitu) estas termino uzita de Aniŝinaboj, indianoj el Nord-Ameriko, por paroli pri la « Granda Spirito », diaĵo kiu kreis la universon kaj vivon.
Laŭ la kulturo de Oĝibvoj, Giĉe Manitu loĝus en la insulo Makinaco, en la lago Hurono. Tial Aniŝinaboj pilgrimadis al tiu insulo por praktiki ritojn honore al Giĉe Manitu.
Giĉe Manitu aperas en la poemoj La kanto de Hiawatha de Henry Wadsworth Longfellow, kaj La Pacopipo de Charles Baudelaire.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gitche Manitou en la franca Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.