Giros
From Wikipedia, the free encyclopedia
Giros (greke γύρος, latinliterigite giros, en iuj eŭropaj lingvoj transskribite per la ortografio "gyros", prononco jíros resp. [ˈʝirɔs], "turnaĵo", ĉi-tie „turniĝanta rostita viando") estas grekia prepara tekniko por viando.
Samkiel ĉe la turkia viandaĵo kebabo, kiu same estas „turniĝanta rostita viando", la plado konsistas el marinitaj kaj spicitaj grandaj platoj da viando, kiuj tavole amasigitaj estas fiksitaj je vertikala kaj turniĝanta rostila stango kaj pro flankaj fortaj hejtiloj estas rostita. Iom post iom la eksteraj, bruniĝintaj eroj estas fortranĉitaj per granda tranĉilo.
Kontraŭe al la viandaĵo kebabo tamen, por la manĝaĵo Giros tradicie ne uziĝas viando de ŝafidoj, bovoj, meleagroj aŭ kokoj, sed ekskluzive nur de porkoj.