Gipsoŝtono
mineralo konsistanta el hidrata sulfato de kalko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gipsoŝtono estas mineralo konsistanta el hidrata sulfato de kalko; formulo: CaSO4·2(H2O), ĝi estas evaporita ŝtonspeco.
Alabastro estas speciala tipo de gipsoŝtono, kiun oni uzas en arto kaj por fari juvelojn kaj luksajn objektojn. Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Duon diafana kalka aŭ gipsa ŝtono, similanta marmoron, uzata por artaj objektoj.[1] Tiusence ĝi estas uzata ĉefe por skulptaĵoj, valoraĵoj (vazoj), kaj fenestroj (ĉar ĝi permesas lumpasadon kvankam ne totalan travideblon) ekzemple de preĝejoj, katedraloj ktp.