Giloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La giloj (en la gila lingvo گیلک, gilaki) estas iranlingva etno kies precipa vivregiono estas la provinco Gilano ("lando de la giloj") en nordokcidenta Irano. Kune kun la mazandarananoj, la giloj konsistigas la "kaspiajn etnojn", kiuj loĝas ĉe la suda marborda regiono de la Kaspia Maro. La giloj parolas la gilan lingvon, kiu estas proksime rilata al la mazandarana lingvo - ambaŭ apartenas al la irana lingvaro.
Rapidaj faktoj nacio, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
En 2000 ekzistis ĉirkaŭ 2,4 milionoj da giloj, forta kresko kompare al la stato de 1,9 milionoj da etnanoj en 1990. En 1977, universitato estis konstruita en Raŝto, la plej granda urbo de la provinco Gilano.
- Kategorio Giloj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri etno. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |