![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/The_Giant_by_Goya.jpg/640px-The_Giant_by_Goya.jpg&w=640&q=50)
Giganto (mitologio)
mita grandega homforma vivulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
En mitoj kaj legendoj, giganto estas ulo, kiu similas homon, sed estas ege pli granda kaj forta.
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Giganto |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/The_Giant_by_Goya.jpg/640px-The_Giant_by_Goya.jpg)
La vorto devenas el la greka plurala vorto gigantes (Γίγαντες), kies singularo estas gigas. En la devena greka senco, la "gigantoj" estas la cent filoj de Geo, la diino de la tero.
En pli ĝenerala senco, oni nomas kiel "gigantoj" ankaŭ ekz. la nord-ĝermanan Lokion, la grekan Polifemon, kiu krome estis ankaŭ nur unuokula, kaj la biblian Goliaton.