Nazia Germanio aŭ fakte Tria Regno havis koncentrejojn (ekstermejojn) (germane Konzentrationslager, KZ aŭ KL) tra la teritorioj kiujn ĝi kontrolis antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito.

Thumb
La memorŝtono de Janusz Korczak kaj infanoj de la varsovia Domo de Orfoj en la koncentrejo (ekstermejo) Treblinka
Thumb
La maŭzoleo kaj gvatoturo en la koncentrejo Majdanek
Thumb
Usonaj soldatoj rigardas amason de kadavroj ĵus trovitaj en la ĵus liberigita koncentrejo Buchenwald en aprilo 1945.
Thumb
Gvatoturo en la koncentrejo Buchenwald, foto de la jaro 1983.
Thumb
Ŝuoj en la ekstermejo en Auschwitz (Aŭŝvico)

Historio

La unuaj (Naziaj) koncentrejoj estis establitaj en Germanio komence de marto 1933 tuj post Hitler iĝis Kanceliero kaj lia Nazia Partio ricevis la kontrolon de la polico pere de la Regna Internoministro Wilhelm Frick kaj la Prusia Internoministro Hermann Göring.[1] Uzitaj por enprizonigi kaj torturi politikajn opoziciantojn kaj sindikatajn organizantojn, la koncentrejoj dekomence tenis ĉirkaŭ 45,000 prizonulojn.[2]

La SS (organizaĵo) (SS) de Heinrich Himmler ekkontrolis la policon kaj la koncentrejojn tra tuta Germanio en 1934–35.[3] Himmler etendis la rolon de la koncentrejoj por teni la tiel nomitajn "ras-nedezireblajn elementojn" de la germana socio, kiaj judoj, krimuloj, samseksemuloj, kaj ciganoj.[4] La nombro de personoj en la koncentrejoj, kiu estis falinta al 7,500, rekreskis al 21,000 komence de la Dua Mondmilito[5] kaj pintis je 715,000 en Januaro 1945.[6]

La koncentrejoj estis administrataj ekde 1934 de la Inspektion der Konzentrationslager kiu en 1942 estis enmetita en la SS-Wirtschafts-Verwaltungshauptamt kaj estis gvardiita de SS-Totenkopfverbände (SS-TV).

Fakuloj pri Holokaŭsto markas distingon inter koncentrejoj (priskribitaj en tiu artikolo) kaj ekstermejoj, kiuj estis establitaj de Nazia Germanio por la industri-nivela amasmurdo de judoj el la getoj pere de gas-ĉambroj.

Plej fifamaj

Aliaj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.