Gerhard Schröder (CDU)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gerhard SCHRÖDER (naskiĝis la 11-an de septembro 1910 en Saarbrücken; mortis la 31-an de decembro 1989 en Kampen sur la nordgermana insulo Sylt) estis konservativa germana politikisto de la partio Kristandemokratia Unio de Germanio (CDU). Li ne miksendas kun la pli juna socialdemokratia politikisto Gerhard Schröder, kiu inter la jaroj 1998 kaj 2005 estis federacia kanceliero de Germanio.
Tiu ĉi artikolo traktas la konservativan germanan politikiston Gerhard Schröder. Li de 1953 ĝis 1969 estis federacia ministro kaj ne miksendas kun la pli juna socialdemokratia politikisto Gerhard Schröder, kiu inter la jaroj 1998 kaj 2005 estis federacia kanceliero de Germanio. |
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Fermi
De la jaroj 1953 ĝis 1961 li estis ministro pri internaj aferoj kaj de 1961 ĝis 1966 nacia ministro pri eksteraj rilatoj. Kadre de tiu funkcio, li dum la dua duono de 1961 kaj la dua duono de 1964 ankaŭ estis prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Komunumo. Sekve de 1966 ĝis 1969 li ankoraŭ estis nacia ministro pri defendo.