George Sand
franca verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
George SAND [ĵorĵ sand], esperante Georg' Sand', pseŭdonimo de Amantine Aurore Lucile DUPIN [amantin oror lüsil düpen], poste baronino DUDEVANT (naskiĝis la 1-an de julio 1804 en Parizo; mortis la 8-an de junio 1876 en Nohant-Vic) estis franca verkistino kaj frua feministo (antaŭ ol la termino estis inventita). Ŝi verkis romanojn, novelojn, fabelojn, teatraĵojn, beletrajn kritikojn, politikajn tekstojn, eĉ sian biografion. Sand estas konsiderata unu el la plej popularaj verkistoj en Eŭropo en ŝia vivo, ŝi estis pli populara ol Victor Hugo kaj Honore de Balzac en Anglio en la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj, Sand estas rekonita kiel unu el la plej elstaraj verkistoj de Eŭropo en la romantika epoko.
George Sand | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
George Sand | ||
Naskonomo | Amantine Aurore Lucile Dupin | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1804 (1804-07-01) en 6-a arondismento de Parizo | |
Morto | 8-an de junio 1876 (1876-06-08) (71-jaraĝa) en Nohant-Vic, Indre | |
Mortis per | Intesta okluzio vd | |
Tombo | Nohant-Vic vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Etno | Francoj vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Parizo • House of George Sand vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Maurice Dupin de Francueil (en) vd | |
Patrino | Sophie Victoire Delaborde (en) vd | |
Edz(in)o | Casimir Dudevant (en) (1822–1835) vd | |
Amkunulo | Prosper Mérimée Jules Sandeau (en) Félicien Mallefille (en) Alfred de Musset (1833–1835) Frédéric Chopin (1837–1847) Victor Borie (en) (1848–1849) Alexandre Manceau (en) (1849–1864) vd | |
Infanoj | Maurice Sand (en) ( Casimir Dudevant (en) ) Solange Dudevant-Sand (en) ( Casimir Dudevant (en) ) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | George Sand vd | |
Okupo | verkisto taglibristo aktivisto pri virinaj rajtoj libretisto komponisto romanisto salonestrino dramaturgo ĵurnalisto aŭtoro vd | |
Aktiva en | Francio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Indiana ❦ Lelia ❦ Mauprat ❦ Consuelo ❦ La Mare au diable ❦ La Petite Fadette ❦ Les Maîtres sonneurs ❦ Le Meunier d'Angibault ❦ A Winter in Majorca ❦ Histoire de ma vie ❦ Lettres d'un voyageur vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi kaŭzis skandalon pro sia bolanta am-vivo, pro sia vir-stila vestado kaj pro sia vira pseŭdonimo, kiun ŝi uzis jam en 1829.
Malgraŭ multaj maladmirantoj kiel Karlo Bodlero (Charles Baudelaire) aŭ Jules Barbey d'Aurevilly, Georg' Sand' iĝis centra figuro en la intelekta vivo de sia epoko, gastigante en Nohanto aŭ en Palezo (Palaiseau) Liston (Liszt), Marie d'Agoult-n, Balzakon (Balzac), Flaŭberon (Flaubert), Delakrucon (Delacroix) kaj Victor Hugo-n, jen konsilante iujn jen kuraĝigante aliajn.
Ŝi ankaŭ famiĝis per aktiva politika engaĝiĝo ekde 1848, inspirante al Alexandre Ledru-Rollin, partoprenante al lanĉo de tri ĵurnaloj : « La Cause du peuple » (La afero de l' popolo), « Le Bulletin de la République » (La respublika bulteno), « l'Éclaireur » (La lumiganto), pledante ĉe Napoleono la tria favore al kondamnitoj, i.a. V. Hugo kies verkaron ŝi admiris.
Ŝia verkaro tre ampleksas, kaj Berio oftas kiel fono. Ŝiaj unuaj romanoj, kiel «Indiana» (1832) forpuŝas la sociajn konvenciojn kaj emfazas la virinajn ribelojn. Poste ŝi malfermas siajn romanojn al la socialaj problemoj, defendante la laboristojn kaj la malriĉulojn («Le Compagnon du Tour de France») kaj bildigante senklasan kaj senluktan societon (Mauprat, 1837 - Le Meunier d'Angibault, 1845).
Ŝi poste sin turnas al la agraruloj, kaj verkas idealigitajn kamparajn romanojn kiel «La Mare au diable» (1846), «La Petite Fadette» (1849), «François le Champi» (1850), «Les Maîtres sonneurs» (1853). Georg' Sand' verkis ankaŭ laŭ aliaj ĝenroj, kiel membiografio («Histoire de ma vie», 1855) kaj la historia romano kiel «Consuelo» (1843) en kiu ŝi bildigas tra la figuro de itala belkantistino la artan kuntekston en Eŭropo de l' dekoka jarcento; aŭ kiel «Les Beaux Messieurs de Bois-Doré» (1858) en kiu svarmas la amoraj aventuroj en kunteksto de la religiaj luktoj dum la regno de Ludoviko la 13-a.