George Everest
From Wikipedia, the free encyclopedia
George EVEREST (n. la 4-an de julio 1790, m. la 1-an de decembro 1866) estis kimra geografo laŭ kiu iuj kutime nomas Ĉomolungmon.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
George Everest | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1790 (1790-07-04) en Greenwich, ![]() |
Morto | 1-an de decembro 1866 (1866-12-01) (76-jaraĝa) en Westminster, ![]() |
Tombo | St Andrew's Church, Church Road, Hove (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Crickhowell |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Reĝa Milita Akademio ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Thomas Roupell Everest (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | esploristo geografo surveyor (en) ![]() ![]() |
Fermi
George Everest naskiĝis ĉe Crickhowell, Powys, kaj baptiĝis ĉe Greenwich, nun parto de Granda Londono.
En 1818 li eniris la britan armeon en Brita Hindio kiel termezuristo. Ekde 1823 li estris la termezuradon de Brita Hindio, kaj en 1830 li nomumiĝis la ĉefa termezuristo de la subkontinento.
Li emeritiĝis en 1843 kaj revenis al Britio. Li kavaliriĝis en 1861 kaj la sekvantan jaron li nomumiĝis vicprezidento de la Reĝa Geografia Societo.
En 1865, malgraŭ liaj protestoj, laŭ li estis nomata Monto Everesto.
George Everest mortis en Londono en 1866, kaj entombiĝis ĉe Hove (Sussex).
- Kategorio George Everest en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)