George Cunningham
skota dentisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
George CUNNINGHAM naskiĝis en Edinburgo 1852 kaj mortis, malriĉa, en Londono en la 5-an de marto 1919. Li studis medicinon en Edinburgo, poste dentistikon en Parizo. Li estis pioniro de preventa dentistiko. Li estis defonda membro de la Brita Dentista Asocio, kaj ekzercis sian profesion en Cambridge. Li estis multflanka klerulo, interesiĝanta pri belarto, scienco, kaj literaturo; vojaĝemulo, oratoro, kaj ŝatata preleganto; pioniro ne nur de Esperanto sed ankaŭ de “ĝardena golfludo”. Li tre okupiĝis pri instruado al infanoj pri buŝhigieno kaj eĉ rolis en filmeto pri tio. Li grave rolis en la kampanjo kontraŭ uzo de fosforo en alumetfabrikado. En lia malriĉiĝo, kaj en lia morto, ŝajne rolis alkoholismo en postaj jaroj.
George Cunningham | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1851 en Edinburgo |
Morto | 5-an de marto 1919 (67-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto dentisto |
Li partoprenis, kune kun John Pollen kaj Harold Bolingbroke Mudie, en la grupo Trio por la Tria kaj, sekve, estas unu el la membroj de Loka Kongresa Komitato de UK 1907. Kurioze li estas la sola ano de Trio por la Tria kiu ne estis citita en Enciklopedio de Esperanto.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.