Geokaŝado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Geokaŝado (angle Geocaching [ĝiokaŝing]) estas ludo ĉe la limo inter sporto kaj turismo, kiu konsistas en utiligo de satelita navigaciilo de la sistemo GPS (Tutmonda loktrova sistemo) kiam oni serĉas kaŝitan objekton (kaŝujo, kaŝkesto, angle cache), pri kiu oni scias nur ĝiajn geografiajn koordinatojn. Dum la serĉado oni uzas ordinarajn turismajn GPS-ricevilojn (birilojn kun funkcio de navigaciado). Homo okupiĝanta pri geokaŝado nomiĝas geokaŝanto, geokaŝisto aŭ geokaŝulo.