Genĵi monogatari
klasika verko de japana literaturo, kiun la nobelino kaj akompanantino Murasaki Shikibu skribis ĉirkaŭ la jaro 1000 ĉirkaŭ la pinto de la Epoko de Heian / From Wikipedia, the free encyclopedia
Genĵi monogatari (japane 源氏物語, Romano pri Genĵi) estas klasika verko de japana literaturo, kiun la nobelino kaj akompanantino Murasaki Shikibu verkis ĉirkaŭ la jaro 1000 ĉirkaŭ la pinto de la Epoko de Heian. Ĝi estas reprezenta verko en japana literaturo.
源氏物語 | |||||
---|---|---|---|---|---|
Teksto de la plej frua manuskripto sur volvolibro, de la 12-a jarcento | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Murasaki Shikibu | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | frumeza japana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | tsukuri monogatari • monogatari | ||||
| |||||
| |||||
Ĝi estis foje nomata la unua romano en la mondo, la unua moderna romano, la unua psikologia romano aŭ la unua romano ankoraŭ konsiderata klasikaĵo. Konsiderita kiel majstroverko, ties preciza klasigo kaj influoj kaj sur la okcidenta kaj sur la orienta kanonoj estis pridebatitaj temoj.
La romano estas skribita en la Hieragana skribo, tiel nomata la virina skribo. Ĝi priskribas la vivon de la nobelaro en la Heian-epoko. Vivostilo de nobeloj en Heian-epoko kaj amoj de nobeloj estis unike priskribitaj.[1] La grava heroo estas Hikaru-Genĵi, princo kies patro estas japana imperiestro kaj patrino estas konkubino de malalta klaso. Li estas tre bela viro kaj amis kelkajn virinojn.
Nur post la komenco de la 20-a jarcento Genji estis tradukita al moderna japana de la poeto Akiko Yosano. La unua angla traduko estis provita en 1882 sed estis malbonkvalita kaj nekompleta.