From Wikipedia, the free encyclopedia
Gedeon Richter [riĥter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Richter Gedeon estis hungara kemiisto, farmaciisto, negocisto, kreinto de la hungara farmacia industrio.
Gedeon Richter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de septembro 1872 en Ecséd |
Morto | 30-an de decembro 1944 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1895) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Gedeon Richter Arkivigite je 2015-07-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de septembro 1872 en Ecséd. Li mortis la 30-an de decembro 1944 en Budapeŝto.
Gedeon Richter devenis el juda familio. Li aĝis 1, kiam li orfiĝis. Li frekventis mezlernejon en Gyöngyös, poste li akiris farmaciistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1895. Post 2 jaroj li vojaĝis al signifaj landoj de Eŭropo, kie li studis produktadon de medikamentoj. En 1901 li aĉetis apotekon, kie li produktis medikamentojn ne nur el kreskaĵoj, sed li estis la unua, kiu el bestoj. Post 6 jaroj li establis la unuan hungaran uzinon pri medikamentoj en Kőbánya (ankaŭ nun produktanta uzino). Antaŭ la 1-a mondmilito li havis 24 patentojn, antaŭ la 2-a mondmilito la uzino liveris varojn al ĉiuj kontinentoj, ĝi havis 10 filiojn kaj deponejojn en 34 landoj. En 1942 li ne rajtis plu labori. La nazioj mortpafis lin en jarfino de 1944.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.