Gastono Lafuŝ'
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gastono Lafuŝ’ (en la franca "Gaston Lagaffe") estas la ĉefa rolanto de humura bildrakonto "Gastono", kreita en 1957 de André Franquin, kiu kreis ankaŭ Marsupilami kaj desegnis Spiruo kaj Fantasio. Li famiĝis pro la belga revuo "Spiruo".
Gastono Lafuŝ' | |||||
---|---|---|---|---|---|
bildliteraturo serio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | André Franquin | ||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde | ||||
| |||||
Gastono Lafuŝ' | |
Kreita de | André Franquin |
Originala versio | |
---|---|
Nomo | Gaston Lagaffe |
Lingvo | franca |
Unua apero | gazeto Spirou |
Dato | 1957 |
Oficiala retejo | http://www.gastonlagaffe.com |
Detaloj | |
Sekso | M |
Amikoj | |
Malamikoj | |
Gastono Lafuŝ' estas oficisto en la "Gazeto de Spiruo". Lia alveno estas mistere anoncita per paŝo-spuroj en la marĝenoj de la gazetaj paĝoj. Unue sen klarigo por legantoj. Li unue aperis en la gazeto de Spiruo, vestita per strikta kostumo kaj banto, sekvant-semajne per nigra pantalono, verda pulovero kaj ŝnurŝuo, kaj la postan semajnon, sidanta sur seĝo, kun cigaredo ĉe la lipoj. En 19 albumoj, tiu revemulo senĉese inventas solvojn por plibonigi la oficejan vivon, enamiĝas, prizorgas katon kaj ridmevon, sed ĉio tio okazigas nur fuŝaĵojn, kiuj ĉagrenas liajn estrojn.
La sekvantan semajnon komunikaĵo de Fantasio (alia rolulo de Spiruo) provas klarigi la situacion al legantoj. Gastono estis dungita de iu, kies nomon li forgesis sed li certas, ke li estas konstruita por heroa kariero. Ĉar li ne povas integri serion en la gazeto de Spiruo li iĝas la unua senlabora heroo.
Komence de la unua albumo, oni malkovras tiun strangan dialogon:
- Kiu vi estas?
- Gastono
- Kion vi faras ĉi tie?
- Mi atendas
- Kiu sendis vin tien ĉi?
- Oni petis, ke mi venu…
- Kiu?
- 'ne plu memoras…
Komence Gastono estas nur malvigla, mallaborema kaj foje fuŝulo (ekzemple li sukcesas fajrigi la fajrestingilojn). Sekve liaj fuŝaĵoj donos al li familinomon kaj ĉiaman funkcion en la gazeto: malhelpi al Sinjoro Demesmaeker subskribi gravajn kontraktojn, subakvigi la redaktejon, ktp.
Preskaŭ ĉiam li provas ne labori (sin kaŝante en ŝranko aŭ tutsimple dormante sur sia skribotablo…)