Gasgiganto
tipo de planedo, konsistanta ĉefe el hidrogeno aŭ helio, simile al Jupitero / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gasgiganto – ankaŭ nomata jupitersimila planedo, gasogiganto, aŭ gasplanedo – estas astronomia termino por grandaj planedoj, kiuj konsistas plejparte el la malpezaj gasoj hidrogeno kaj heliumo. Ili enhavas nur etajn porciojn de pezaj materialoj kaj rotacias rapide.
- Gasgiganto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Gasgiganto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri astronomio kaj astrofiziko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Gasgigantoj ne havas malmolan surfacon, sed ilia denso kreskas gradiente enen. Tamen ili povas havi kompaktan kernon – kiu estas eble necesa por ilia formado – sed kiu konsistigas nur etan parton de ilia maso.
La malo de la gasgigantoj estas la tersimilaj planedoj, kiuj havas grandan denson, malmolan kruston kaj pli malrapidan rotacion.
Nia sunsistemo enhavas kvar gasgigantojn, ĉiuj el la eksteraj planedoj: Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno. Krom ilia kemia konsistenco ili diferencas de la tersimilaj planedoj per iliaj ringoj kaj granda nombro de satelitoj.