From Wikipedia, the free encyclopedia
Gasfaktoro estas enhavo de gaso en la produktoj de la naftoputoj. Ĝi estas mezurata en kubaj metroj por kuba metro aŭ por tuno kaj povas atingi kelkmil kubometrojn por tuno da nafto. Gasa volumento estas kalkulata kondiĉe ke premo egalas al 1,01 x 10⁵ kaj temperaturo estas 20 ⁰C.
Povas esti komenca kaj kuranta gasfaktoroj. La komenca karakterizas naftokuŝejon komence de ĝia ekspluatado, dum tiu kuranta karakterizas ĝin je ĉiu etapo. Se tavolpremo en la kuŝejo superas saturiĝopremon (do diluita gaso ne eliĝas el nafto) la gasfaktoro restas stabila kaj egalas al la komenca enhavo de la gaso en tavola nafto.
Krome la gasfaktoron influas ekspluata reĝimo de la kuŝejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.