![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9a/Hohenfriedeberg_-_Attack_of_Prussian_Infantry_-_1745.jpg/640px-Hohenfriedeberg_-_Attack_of_Prussian_Infantry_-_1745.jpg&w=640&q=50)
Gamaŝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gamaŝo estas senplanda piedvesto, uzata por ŝirmi la supron de la ŝuo kaj la malsupran parton de la kruro. Gamaŝoj estas faritaj el tuko, tolo, kaŭĉuko aŭ ledo. Oni laĉis aŭ butonis ilin de la flanko. Ili ŝirmu kontraŭ vundiĝoj, malpuraĵoj, malvarmo kaj malsekeco. Historie gamaŝoj estis uzataj precipe de soldatoj, nuntempe ĉefe ĉe diversaj sportoj kaj por ĉevaloj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9a/Hohenfriedeberg_-_Attack_of_Prussian_Infantry_-_1745.jpg/640px-Hohenfriedeberg_-_Attack_of_Prussian_Infantry_-_1745.jpg)