From Wikipedia, the free encyclopedia
Galipolo (turke Gelibolu, antikva greka nomo Kallipolis) estas urbo kaj mara haveno en eŭropa parto de Turkio, sur la Galipolo-duoninsulo, ĉe Marmor-mara eniro de la Dardaneloj, 200 km sudokcidente de Istanbulo. La urbo havas ĉ. 20.000 loĝantojn.
Galipolo | |||
---|---|---|---|
distrikto de Turkio urbeto vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 17500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 44 809 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 54 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 25′ N, 26° 40′ O (mapo)40.41388888888926.670277777778 [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Areo | 825 km² (82 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gelibolu [+] | |||
Ĝi estis grava bizanca fortikaĵo, poste en 1356 ĝi iĝis la unua eŭropa konkero de la otomanoj. Pro strategia defendo de Istanbulo, la turkoj konstruis la militan apogpunkton. Ĝi estis grava komerca tranzita stacio inter Rumelio kaj Anatolio. Dum la Unua mondmilito, plimulto de la urbo detruiĝis pro la batalo de Galipolo. Restis deponejo de bizanca imperiestro Justiniano la 1-a (6-a jc.), kvadratforma fortikaĵo el la 14-a jarcento kaj holmoj de trakaj tribaj gvidantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.