From Wikipedia, the free encyclopedia
Gado-gado estas tradicia manĝaĵo en la Indonezia kuirarto, preparita kun diversaj legomoj tipaj por la regiono kiel spicigita salato kun arakidosaŭco surŝutita per krupuko (= ne ĉiam vegetara!) aŭ empingo. La manĝaĵo estas tre populara kaj estas sur ĉiuj menukartoj de hoteloj kaj restoracioj en tuta Indonezio kaj ankaŭ de indoneziaj restoracioj en la okcidenta mondo.
La uzataj ingrediencoj kaj la kunmetado varias depende de la regiono kaj la gusto de la kuirist(in)o. Ĝenerale ĝi konsistas el miksaĵo de legomoj kiel brasiko, florbrasiko, fazeoloj, mungidoj, k.t.p. Ankaŭ tomatoj, tofuo, terpomoj en etaj kuboj kaj kuirita ovo estas uzataj.
La saŭco enhavas ĉefe arakidojn kaj oni verŝas ĝin tuj antaŭ la surtabligo sur la salato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.