Gabrijel Divjanoviĉ
From Wikipedia, the free encyclopedia
D-ro Gabrijel DIVJANOVIĈ (1913 - mortis la 27-an de julio 1991 en Zagrebo) estis fondinto de la grupo "Junaj astronomoj-esperantistoj" ĉe la Zagreba Observatorio, kiu aperigis en 1961 la kontraŭmilitan pledon Tragedio en la Universo kaj iniciatis la E-feriejon en Primoŝten ĉe la Adria marbordo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Gabrijel Divjanoviĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1912 (1912-11-30) |
Morto | 27-an de julio 1991 (1991-07-27) (78-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kroatio Jugoslavio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fermi
Li ankaŭ multe verkis pri sia fako en Esperanto, precipe en la popularscienca revuo Homo kaj kosmo, kiun dum pli ol 20 jaroj (1963-1984) li ĉefredaktis kun la helpo de kolegoj el la observatorio.