Gaŝ-Barka (Regiono)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gaŝ-Barka (tigraje: ጋሽ-ባርካ, itale Regione di Gasc-Barca: ) estas unu el la ses regionoj de Eritreo. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la lando. Ĝi kunhavas limon je la nordo kun la regiono Anseba, je la oriento kun regionoj Maekel kaj Debub, je la okcidento kun Sudano, kaj je la sudo kun Etiopio.
La ĉefurbo de Gash-Barka estas Barentu. Aliaj urboj estas Agordat (la eksa ĉefurbo), Molki, Sebderat, kaj Teseney. Je 2005, la regiono loĝigis 708,800 homojn, kompare kun 625,100 homoj je 2001. La areo de la provinco estas 33,200 km2, proksimume triono de Eritreo. La homdenso estas 21.35 homoj/km2. Oni nomas tiun regionon la "panujo" de la lando pro ĝia abunda agrikulturo. Ĝi havas ankaŭ multan marmoron kaj aliajn gravajn mineralojn, inkluzive oron.