muzeo en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
La GLAT Historia Muzeo (angle GLBT Historical Museum) aŭ GLAT Historia Societo (GLBT Historical Society) estas instalaĵo de la GLBT Historia Societo, kiu estas neprofitĉela organizaĵo bazita en San-Francisko. Post la Geja Muzeo (germane Schwules Museum, angle Gay Museum *, (kun asterisko)) en Berlino, ĝi estis la dua muzeo en la tuta mondo dediĉita al tiu ĉi temo [1].
GLAT Historia Societo | |
---|---|
neprofitcela organizaĵo GLAT-muzeo historia societo | |
Lando | Usono |
Situo | San-Francisko |
Adreso | 989 Market St., Lower Level |
Poŝtkodo | 94103 |
Estiĝo | 1985 |
Koordinatoj | 37° 45′ 39″ N, 122° 26′ 8″ U (mapo)37.760697-122.435624 |
Retpaĝo | https://www.glbthistory.org/ |
Foje referita kiel la " Queer Smithsonian " [2], la societo estas unu el proksimume 30 GLAT-arkivoj en Usono—kaj estas inter la malmultaj tiaj organizaĵoj kiuj profitas de salajrita kunlaborantaro kaj funkcias kiel plenrajta ekspoziciejo, kun programoj, esplorado kaj produktado de parola historio.
En 1999, 2000 kaj 2001, la GLAT Historia Societo organizis individuajn, provizorajn ekspoziciojn pri historiaj temoj rilatigantaj al la GLAT- komunumo [3].
De novembro 2008 ĝis oktobro 2009, la GLAT Historia Societo komence montris sian unuan ekspozicion pri la historio de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj en San-Francisko kaj la ĉirkaŭaĵo en ĉambroj sur la stratangulo de 18-a Strato kaj Castro Street en la Castro- distrikto [4]. Inter la ekspoziciaĵoj estis la kudromaŝino uzita por kudri la unuan ĉielarkan flagon kaj la vestaĵon portitan fare de Harvey Milk, la unua malkaŝe samseksema politikisto, kiam li estis asasinita la 27-an de novembro 1978 [5]. Dum la 11-monata tempodaŭro de la ekspozicio, ĉirkaŭ 25,000 homoj vizitis ĝin [6].
La konstanta ekspozicio estis dezajnita en 2010 en la ĉambroj kiujn la muzeo daŭre uzas hodiaŭ. Ili troviĝas en la ejo de butiko ĉe adreso 4127 18-a Strato, ne malproksime de la ĉambroj, en kiuj estis montrita la unua ekspozicio. La ekspoziciejo estas ĉirkaŭ 150 m² [7]. Ĝi estis malfermita por antaŭprezentoj la 10-an de decembro 2010 kaj malfermiĝis la 13-an de januaro 2011[8][9][10].
La ekspozicio estis titolita Our Vast Queer Past: Celebrating San Francisco's GLBT History, estis dividita en pli ol 20 temajn areojn, space traktis la San-Franciskan kaj Bay Area regionojn kaj rakontis la historion reen 100 jarojn [11][12]. Tiu ĉefa ekspozicio estas foje rekonstruita por povi montri pli en la limigita spaco havebla. La ĉefa ekspozicio estas nuntempe montrata sub la titolo Queer Past Becomes Present [13].
La vastiĝo de la ĉambroj por muzeoceloj kaj redukto en la norma lupago estis sponsoritaj fare de la apotejĉeno Walgreens, kiu estas la ĉefluanto de la restanta posedaĵo [14]. La muzeo estas apogita fare de granda nombro da donacantoj kaj sponsoroj kaj ricevas donacojn de la grandurbo kaj distrikto de San-Francisko [15]. La muzeo ankaŭ ricevis kelkajn lokajn kaj regionajn premiojn [16][17]. Gviditaj vizitoj, ankaŭ por specifaj celgrupoj, kiel ekzemple lernejklasoj, estas ofertitaj [18].
Proksime situas la Pink Triangle Park and Memorial.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.