From Wikipedia, the free encyclopedia
George Robert Gray, membro de la Reĝa Societo de Londono (8-a de julio 1808 – 6-a de majo 1872) estis angla zoologo kaj aŭtoro, kaj estro de la ornitologia fako de la Brita Muzeo, nune la Muzeo pri Natura Historio, en Londono dum 41 jaroj. Li estis la plej juna frato de John Edward Gray kaj la filo de la botanikisto Samuel Frederick Gray.
George Robert Gray | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
George Robert Gray | |||||
Naskiĝo | 8-an de julio 1808 en Londono | ||||
Morto | 6-an de majo 1872 (63-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Merchant Taylors' School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Samuel Frederick Gray (en) vd | ||||
Gefratoj | John Edward Gray vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo lepidopterologio zoologo ornitologo kuratoro vd | ||||
Laborkampo | Zoologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La plej grava verko de George Gray estis Genera of Birds (1844–49), ilustraciata de David William Mitchell kaj Joseph Wolf, kiu inkludis 46,000 referencojn.
Li naskiĝis en Chelsea, Londono, el Samuel Frederick Gray, naturalisto kaj farmakologo. Li estis edukata ĉe la lernejo de Merchant Taylor.[1]
Gray startis ĉe la Brita Muzeo kiel helpanto pri Zoologio en 1831.
Li ekkatalogis insektojn, kaj publikigis Entomology of Australia (1833) kaj kontribuis al entomogia fako de angla eldono de Georges Cuvier nome Animal Kingdom. Gray priskribis multajn speciojn de Lepidopteroj.
En 1833, li estis fondinto de kio iĝis Royal Entomological Society of London.
La origina priskribo fare de Gray pri la Granda grilbirdo, kiu estis nomata ankaŭ kiel Grilbirdo de Gray , aperis en 1860. La specimeno estis kolektita de Alfred Russel Wallace en Molukoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.