Götz George
germana aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Götz GEORGE, prezentinto de Fred Engel el La trezoro sur Arĝenta lago, estis germana aktoro.
Götz naskiĝis la 23-an de julio 1938 en Berlino, kaj mortis en Hamburgo la 19-an de Junio 2016. Li estas filo de fama aktora geopo Berty Drews kaj Heinrich George. Lia patro mortis en la jaro 1946 dum operacio de apendicito. Götz elkreskis kun sia pli aĝa frato Johano kaj sia patrino en Berlino, kie li ankaŭ vizitis lernejon, pli malfrue studis en "Lyzeum Alpinum" en Zuoza.
Li havis sian debuton sur scenejo en 1950, en la jaro 1953 li ricevis pli malgrandan rolon apud Romy Schneider. En la sama jaro li rolis apud flanko de sia patrino en Rikardo la 3-a.
En la jaroj 1959 - 1969 Götz rolis sume en 26 filmoj. Por sia prezentiĝo en filmo Jacqueline li estis aprezita per kelke da prezoj kaj li fariĝis la plej ŝatata aktoro. En pluaj jaroj li dediĉis sin al ĉefe al teatro kaj televidaj roloj.
En 1981 li aperas kiel komisaro Horst Schimanski en televida serio Tatort. Götz estis en la jaroj 1966 - 1976 edziĝinta kun Loni von Friedl, kun kiu li havas filinon Tanja.