Géza la 2-a (n. 1130 – m. 13-a de majo 1162) estis reĝo de Hungario (regis 1141–62). Lia patro estis (blinda) Béla la 2-a, dum lia patrino estis serba princino Ilona. Dum lia regado setlis la saksoj en Transsilvanion kaj la Szepesség.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Géza la 2-a (Hungario)

Li surtroniĝis kiel infano, anstataŭ li regis lia patrino kaj onklo Belus (filoj de Uroš la 1-a, serba grandĵupano). Dum lia regado, lin defiis pluraj tron-avidantoj, kiel Boris (Boriĉ; vivis ĉirkaŭ 1114 – ĉirkaŭ 1154), onidira filo de Kolomano, kiu dufoje militiris sensukcese - kun germana helpo - kontraŭ Hungario (1146, 1147). Fratoj de Géza, Stafano (1157) kaj Ladislao (ĉ. 1160) provis komploton kontraŭ li, sed fine ili ambaŭ fuĝis en Bizancon.

Géza faris aktivan eksteraferan politikon, li intervenis en la rusaj konfliktoj (1144, 1148–52), apogante lian bofraton, volhinian (poste kievan) dukon Izjaslav-on. Ekde 1149, li venis en konflikton kun Bizanco, li apogis la serbojn, batalantajn por la sendependeco. Li kontraktis fine en 1155 pri paco, kiun oni plilongigis en 1161 je plua 5 jaroj.

la hungara armeo militiris okcidente jam en 1146 kaj apud la rivero Fischa venkis la aŭstran limgrafon Jasomirgott Henrik (11-an de septembro 1146).

Géza apogis en la konflikto inter la papo kaj la imperiestro komence la imperiestron, poste la papon kaj eĉ abdikis pri rajto de la investituro (1161).

Lia edzino, Eŭfrozina estis filino de la kieva grandduko kaj ili havis 7 infanojn. Inter ili estis postaj reĝoj Stefano la 3-a kaj Béla la 3-a.

Pliaj informoj Antaŭe:, Reĝo de Hungario kaj Kroatio ...
Fermi

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.