From Wikipedia, the free encyclopedia
Barono Géza Gyula Fejérváry [djula fejErvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Fejérváry Géza Gyula Imre estis hungara zoologo, paleontologo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis komlóskeresztesi [komlOŝkeresteŝi]. Lia avo estis Géza Fejérváry.
Géza Gyula Fejérváry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1894 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de junio 1932 (37-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/1-2-13 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Imre Fejérváry |
Parencoj | Géza Fejérváry (avo) |
Okupo | |
Okupo | zoologo paleontologo herpetologist (en) |
Géza Gyula Fejérváry naskiĝis la 25-an de junio 1894 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de junio 1932 en Budapeŝto.
Géza Gyula Fejérváry frekventis mezlernejojn en Vieno, Pécs kaj en sia naskiĝurbo. Li tiutempe jam okupiĝis pri herpetologio, krome li lernis lingvojn. Li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1913, poste li laboris en Hungara Nacia Muzeo. En la studjaro 1915 li instruis en la menciita universitato, kie li doktoriĝis post 2 jaroj. En 1917 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 gefilojn. En 1924 li ekinstruis en Universitato Erzsébet, en 1930 li atingis la instruan rangon publika eksterordinara profesoro. Li mortis dum operacio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.