From Wikipedia, the free encyclopedia
Fumsignalo estas komunikilo per nuboj da fumo. Ĝi estas uzebla sur grandaj distancoj. Malvolvis ĝin ĉefe la Indianoj kaj Ĉinoj. Sed ankaŭ en Eŭropo ekesto de fajro markis avertojn pri malproksimado de malamikoj ekzemple dum mezepokaj invadoj, transmaraj atakoj ktp.
Oni faras fumsignalojn kovrante kaj malkovrante fajron per granda peco da tuko. Eblas (post ekzercado) regi la formon, grandon kaj ritmon de la fumnubojn. Ili estas observeblaj al granda malproksimeco.
La gardistoj de la Granda Ĉina Muro avertis de malamika atako per fumo de fajroj en kiuj ili almetis fekaĵojn de lupo[1]. Tiel, kaj helpe de relajsoj, mesaĝo povis esti sendita al pluraj centoj da kilometroj en kelkaj horoj.
Ĉiu indiana tribo havis sian propran fum-kodon. La situo de la fajro portis mesaĝon: se la fumo supreniris el la mezo de deklivo de monto aŭ holmo, signis ke ĉiu estis bone; se ĝi supreniris el la kulmino de monto, ĝi signis danĝeron.
En Sudameriko, la Jahganoj uzis fumsignalojn, ekzemple por signali grundatan balenon kies viando estu partigota inter pluraj triboj.
La Romkatolika Eklezio tradicie signas per fumoj la rezulton de la balotado de la kardinalo. Blanka fumo anoncas la elekton de nova papo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.