Fuliko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La fulikoj estas mezgrandaj akvobirdoj de la familio de Raledoj kiuj formigas la genron Fulica.
Fuliko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra fuliko kun ido | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La plej granda specidiverseco estas en Suda Ameriko, kaj ŝajne la tuta genro devenas de tie.
Tiuj raloj havas ĉefe nigran plumaron kaj male de aliaj raloj ili estas facile videblaj, ofte naĝantaj en malferma akvo pli ol manĝoplukantaj en junkaroj.
Ili havas elstaran frontan ŝildon aŭ alian ornamaĵon ĉefronte kaj koloran bekon kaj multaj -sed ne ĉiuj- havas blankon subvoste. Kiel aliaj raloj, ili havas lobhavajn fingrojn.
Ili plejparte havas mallongajn, rondformajn flugilojn kaj estas mallertaj flugantoj, kvankam nordaj specioj estas tamen kapablaj flugi longajn distancojn. La Amerika fuliko atingis iam Brition kaj Irlandon. La specioj kiuj migras faras ĝin dumnokte.
Fulikoj povas piediri kaj kuri vigle per siaj fortaj kruroj kaj havas longajn fingrojn bone adaptitajn je mildaj, neregulaj surfacoj.
Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj, manĝante ĉefe vegetaran materialon, sed ankaŭ etajn bestojn kaj ovojn. Ili estas agreseme teritoridefendantoj dum bredado, sed ankaŭ estas troveblaj en grandaj aroj en umbraj partoj herbaj de lagoj.