![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/83/Fuchsia_magellanica.jpg/640px-Fuchsia_magellanica.jpg&w=640&q=50)
Fuksio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fuksio (Fuchsia) estas genro de arbustoj aŭ staŭdoj, kun ofte duope kontraŭsidantaj petiolaj, ofte ovo-aŭ lancetformaj folioj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ŝosoj de Fuchsia magellanica kun floroj (supre) kaj beroj (malsupre) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
ĉirkaŭ 100; vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Ili havas okulfrapajn, epiginajn, kvarnombrajn pendantajn florojn., kiuj havas brilkoloran, ofte ruĝan retrofleksitan kalikon, samkoloran epikalikon, korolon rektan aŭ alikoloran. Ili havas ok longajn stamenojn kaj longan pinte kvar-fanditan stiluson.
Ili vivas precipe en Meza kaj Sud-Ameriko montare aŭ ekvatore. Kolibro-polenitaj plantoj.
La nomigo por la fuksia koloro estis inspirita el la sepaloj de la floro de la specio Fuchsia magellanica.