From Wikipedia, the free encyclopedia
Fuentes [fŭENtes] (Fontoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fuentes (stacidomo). |
Fuentes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16193 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Pedro J. Martínez García (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 453 (2016) | ||
Loĝdenso | 4,21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 2° 1′ U (mapo)39.949444444444-2.0205555555556 [+] | ||
Alto | 1 150 m [+] | ||
Areo | 107,6 km² (10 760 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuentes (Cuenca) [+] | |||
La loĝanto nomiĝas fuenteño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 453 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,21 loĝ/km².
Fuentes estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,150 m super marnivelo; je malpli ol 20 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 107,6 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′58″N 2°01′14″Ok.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Fuentes; sed poste la proksimeco al la ĉefurbo rekuperis la loĝantaron al la nunaj 453.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte de maldekstra partio PSOE sed lastatempe el dekstra PP.
En 2007 oni malkovris gravegan paleontologian kuŝejon, kie aperis almenaŭ 8,000 fosilioj.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.