From Wikipedia, the free encyclopedia
La esprimo "frua budhismo" rilatas al la unuaj jardekoj post la instruoj kaj forpaso de Sidarto Gotamo kaj al la 18 malnovaj skoloj kiuj unu post la aliaj ekaperis post disvastiĝo.
La periodo de la frua budhismo daŭris proksimume 150 jarojn post la forpaso de la budho Gotamo. La diversaj dividoj interne de la monaĥa organizo aperis pro enkonduko kaj emfazo far iuj lernejoj de la abidarma literaturo.
Pluraj jarcentoj post la alveno de budhismo Mahajana (dum la 5a jarcento), la malnovaj budhismaj lernejoj eniris en periodon de dekadenco en Barato. Tamen je la 7a jarcento la ĉina pilgrimanto Xuánzàng raportas, ke budhanoj ne-Mahajanaj plu formis plimulton de la budhanoj en Barato tiuepoke, kaj probablas ke tio pravis ĝis la fino de budhismo en Barato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.