komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Frozinono (itale Frosinone, frozi'no:ne) estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la samnoma provinco Frozinono, kies ĉefurbo ĝi estas. Komence de 2023 en la komunumo vivis 43 417 loĝantoj sur areo de 46,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 927 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktaj Hormisdaso kaj Silverio, kaj kiel komunuma festotago fiksiĝis la 20-a de junio.
Frosinone | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Latio | ||||
Provinco | FR Frozinono | ||||
Geografia situo | 41° 38′ N, 13° 21′ O (mapo)41.63333333333313.35 | ||||
Alto super marnivelo | 291 m | ||||
Areo | 47 km² | ||||
Loĝantaro | 43 417 (2023) | ||||
Loĝdenso | 927 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Colle Cottorino, Mad. della Neve, Cavoni, Stazione, Maniano | ||||
Najbaraj komunumoj | Alatri, Arnara, Ceccano, Ferentino, Patrica, Supino, Torrice, Veroli | ||||
Patrono | sanktaj Hormisdaso kaj Silverio | ||||
Festa tago | 20-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | (itale) frusinati | ||||
Poŝtkodo | 03100 | ||||
Imposta kodo | D810 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 060038 | ||||
Telefona prefikso | 0775 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | |||||
Frozinono kuŝas en la valo de la rivero Sacco, alfluanto de Liri, inter du paralelaj montoĉenoj, ambaŭ rilataj al Apeninoj. Najbaras la komunumoj Alatri, Ceccano, Ferentino, Supino, Veroli, Arnara, Patrica kaj Torrice.
La antikva Frusino (latina nomo) estis fondita de Volskoj, eble jam en la 7-a aŭ 6-a jarcento a.K..
En Frozinono naskiĝis du papoj: Sankta Hormisdaso kaj Sankta Silverio. Ambaŭ post sia morto sanktiĝis kaj nun estas la katolikaj urbaj patronoj. Kaj fakte ili eĉ estas el la sama familio: Kiam oni elektis Hormisdason papo, li estis nur diakono, ne pastro, kaj havis edzinon kaj filon. Lia filo ankaŭ iĝis papo (papo Silverio). Tio por nunaj kristanoj ŝajnus nekredebla historio, sed tiam tute normalis - simple kiam papo mortis, la katolikaj gvidantoj elektis la supozeble plej taŭgan sekvan kandidaton, nur kutime nura kondiĉo ke devus temi pri plenkreska viro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.