From Wikipedia, the free encyclopedia
La Front National ("Fronto Nacia", FN) estas dekstre ekstremisma politika partio en la franclingva parto de Belgio, paralela al la samnoma partio en Francio. La partio fondiĝis dum 1985.
Tiu ĉi artikolo temas pri dekstre ekstremisma partio en Belgio. Pri samnoma kaj programe simila partio en Francio vidu la artikolon Front National (Francio). |
Fronto Nacia de Belgio | |
---|---|
Front National de Belgique | |
partio | |
Lando | Belgio |
Estro | Daniel Huygens |
Fondiĝo | 1985 |
Lingvo(j) | Nederlanda |
Ĉefa sidejo | Front National Drève des Tumuli 6 bte 2 1170 Bruselo |
Ideologio | naciismo |
Retejo | parti-agir |
La partio substrekas la politikon de interna sekureco kaj pledas kontraŭ enmigrado de eksterlandanoj. Krome oni postulas nacian familian politikon, kiu stimulu la naskokvanton de enlandaninoj.
Plie la partio luktas por pli granda aŭtonomio de la franclingva landoparto Valonio. Malsame al la same dekstra, sed nederlandlingvema partio Vlaams Belang en Flandrio la Nacia Fronto ne estas separatisma, sed kontraŭe decidita por-belga kaj uzas la naciajn flagon kaj himnon de Belgio en sia retejo.
Malgraŭ la definitiva substreko de la valona identeco el partio en la balota distrikto Bruselo-Halle-Vilvoorde ankaŭ aliancas kun la sume pli sukcesa flandra dekstre ekstremisma partio Vlaams Belang.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.