Friedrich Rückert
From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrich RÜCKERT [fridriĥ riket] (naskiĝis la 16-an de majo 1788, mortis la 31-an de januaro 1866) estis germana poeto, tradukisto kaj orientalisto.
Friedrich Rückert | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Friedrich Rückert | |||||
Naskiĝo | 16-an de majo 1788 (1788-05-16) en Ŝvajnfurto, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 31-an de januaro 1866 (1866-01-31) (77-jaraĝa) en Neuses, Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao, Germana Federacio | ||||
Tombo | Neuses (en) vd | ||||
Lingvoj | germana • telugua • araba • persa • sanskrito • kopta • ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Universitato de Würzburg vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Luise Rückers (en) (1821–1857) vd | ||||
Infanoj | Heinrich Rückert (en) , Anna Berger (en) , Marie Rückert (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto universitata instruisto poeto-juristo tradukisto verkisto orientalisto vd | ||||
Laborkampo | Lingvoj de Azio vd | ||||
Aktiva dum | 1814– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Schweinfurt, filo de advokato. Ekde 1805 li studis juron, sed tri jarojn poste li forlasis tiun ĉi fakon por dediĉi sin al la studado de lingvoj. En la jaro 1810 li doktoriĝis en Jena. En 1815 li fariĝis redaktoro en Stutgarto kaj en 1818 li konatiĝis kun la orientalisto Joseph von Hammer-Purgstall, kiu vekis lian intereson pri la orientala literaturo. Ekde 1826 Rückert agis kiel profesoro pri orientalismo en Erlangen kaj ekde 1841 li okupis similan postenon en Berlino. En la jaro 1848 li ekloĝis en la bieno de sia edzino apud Coburg. Ekde la jaro 1810 li estis membro de la framasona loĝio en Hildburghausen.
Rückert mortis en Neuses apud Coburg en 1866.
La verkaro de Friedrich konsistas ĉefe el liriko, sed ankaŭ el dramoj, unu verseposo kaj fabeloj. Uzante la pseŭdonimon Freimund Raimar li verkis sian kontraŭ-Napoleonan poemaron Geharnischte Sonette. Kortuŝaj estas liaj Kindertotenlieder: kantoj, kiuj respegulas la doloron de la poeto pri la frua morto de du el liaj idoj. Renomon li gajnis ankaŭ per tradukaĵoj el i.a. la araba, hebrea kaj ĉina lingvoj. Li majstris entute tridek lingvojn.