![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/91/Friedenskirche.jpg/640px-Friedenskirche.jpg&w=640&q=50)
Friedenskirche (Sanssouci)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedenskirche ([fridenskirĥe], germane “preĝejo de paco”) estas lutera preĝejo en la palaca parko Sanssouci en Pocdamo. Ĝi situas en la tiel nomata Marly ĝardeno, apud la ĉefa eniro de la parko.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/91/Friedenskirche.jpg/640px-Friedenskirche.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Friedenskirche_%28Potsdam%29%2C_Innenraum_%282006%29.jpg/640px-Friedenskirche_%28Potsdam%29%2C_Innenraum_%282006%29.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/af/Friedenskirche_potsdam_sarkophag2.jpg/640px-Friedenskirche_potsdam_sarkophag2.jpg)
Friedenskirche estis konstruita laŭ volo kaj kun partopreno de Frederiko Vilhelmo la 4-a, talenta reĝo de Prusio. La projekton faris la kortega arkitekto Ludwig Persius; post lia morto ĝin finis la arkitekto Friedrich August Stüler. La laboroj estis administritaj de Ferdinand von Arnim kaj Ludwig Ferdinand Hesse. Oni metis unuan ŝtonon en la fundamenton la 14-an de aprilo 1845, la preĝejo estis sanktigita la 24-an de septembro 1848. La konstruaj laboroj daŭris ĝis 1854. En arkitekta stilo de la preĝejo ĉeestas influo de la monaĥeja arkitekturo de Supra Italio.
La konstruaĵo estas trinava kolona baziliko sen transepto, kun aparte staranta 42-metra kampanilo. Ties prototipo estis la kampanilo de la roma preĝejo Santa Maria in Cosmedin. La ĉefa navo estas je 13.5 m pli alta kaj duoble larĝa ol la flankaj navoj. La transirejo inter la navoj estas dekorita per arkadoj kun duoncirklaj arkoj. La prototipo por la pocdama Friedenskirche estis la roma baziliko San Clemente. Frederiko Vilhelmo volis, ke estu en la preĝejo plata ĉela plafono, kiel en fruaj kristanaj preĝejoj. La absidon beligas vera venecia mozaiko de komenco de la 13-a jarcento, kiun oni liveris el malkonstruata preĝejo en San Cipriano (insulo Murano). La baldakeno sur kvar malhelverdaj kolonoj el siberia jaspo – donaco de la imperiestro Nikolao la 1-a, edzo de fratino de Frederiko Vilhelmo, – estis instalita en la preĝejo en 1842.
La dekstran navon sekvas bapta kapelo. La maldekstran sekvas sakristio; tiu servis dum iu tempo kiel maŭzoleo por Frederiko Vilhelmo la 4-a kaj aliaj Hohencolernoj. La princoj Sigismondo kaj Valdemaro, filoj de la imperiestro Frederiko la 3-a kaj lia edzino Viktoria, estis sepultitaj tie ĝis 1892. En la jaro 1920 oni sepultis tie princon Joachim, la plijunan filon de la lasta imperiestro Vilhelmo la 2-a. En 1931 oni transigis lian cindron en Antikvan templon.
Sub du marmoraj platoj, apud ŝtupoj al altaro, situas la reĝa tombaro. Frederiko Vilhelmo la 4-a mortis post kelkaj apopleksiaj frapoj la 2-an de januaro 1861. Post sanktigo de la tombaro en oktobro 1864 oni transigis tien sarkofagon kun lia korpo. La koro de la reĝo situas en la maŭzoleo de palaco Charlottenburg en Berlino. En 1873 oni lokis en la tombaro sarkofagon de lia mortinta edzino Elizabeta Ludovika.